Lastatempe en Discord, mi legis mesaĝojn de ukraino, kiu fuĝis de Ukrainio al Nederlando pro la milito antaŭ iom pli ol 4 monatoj. Tiam, li parolis nur la Ukrainan kaj la Rusan, kaj li tute ne parolis la Nederlandan. Nun, post vivi pli ol 4 monatoj en Nederlando, li ankoraŭ ne kuraĝas uzi la Nederlandan, eĉ skribe. Kiam li komunikas kun Nederlandanoj, li uzas la Anglan. Bonŝance en Nederlando, multe da lokuloj povas kompreni kaj uzi la Anglan. (Fakte, se oni havas akĉenton, oni plej ofte ricevas respondon en la Angla ol en la Nederlanda.) Sed, oni povas vidi en liaj skribitaj mesaĝoj en la Angla ke ili faras multajn gramatikajn erarojn kaj strangaĵojn. Foje, estas malfacile kompreni kion li intencas diri per siaj mesaĝoj. La vivo estas malfacila por li. Li estis ĉasita de sia lando pro la atako de Putin, kaj li devis lasi multajn aferojn malantaŭ si. Estas vere malfacile por mi imagi kiel tio sentiĝas, ĉar mi neniam spertis similan situacion. Mi verŝajne estus tre malfeliĉa se mi subite ne plu povus revidi ĉion kion mi konas, kaj ĉiujn kiujn mi ŝatas. Mi tamen iom komprenas la senton kiun oni havas kiam oni estas en nova lando, kaj ke oni ne bone komprenas kiel ĉio funkcias. Mi loĝas en Nederlando de nelonga tempo, kaj malgraŭ tio ke mi havas amikojn kiuj povas helpi min, kaj ke mi studis la Nederlandan dum 4 jaroj antaŭ ol veni, mi regule havas malfacilaĵojn. Estas malagrable kiam mi ne komprenas ion, aŭ kiam iu ne komprenas min. Sed miaj problemoj estas etaj. Mi havis multe da tempo por prepari min. Kompare al mi, rifuĝintoj preskaŭ ne havis tempon (aŭ tute ne havis tempon) por prepari sin antaŭ ol ili estis forpuŝitaj al aliaj landoj. Lerni naturan lingvon kiu ne estas planita kiel Esperanto postulas plurajn jarojn. Eĉ se oni loĝas en lando kie multaj homoj parolas la lingvon ĉirkaŭe, la homa cerbo bezonas jarojn por bone rekoni kion ĝi aŭdas, kaj pli por mem konstrui proprajn frazojn por ĉiuj situacioj. Mi mem post 4 jaroj da Nederlanda studado, mi ankoraŭ ne parolas ĝin pli bone ol Esperanto post 6 monatoj da studado. Rifuĝintoj multe suferas, kaj neniu meritas suferon. Mi volas ke ili havu pli facilan vivon kaj integriĝon. Mi ŝatus se ili povus investi pli da tempo por rekonstrui novan vivon ol por gramatiko kaj esceptoj. Mi jam provas helpi rifuĝintojn per mono kaj voĉdoni, tiel ke la ŝanco de mondaj krizoj estu malpli altaj. Sed tio estas malsimpla afero, ĉar homoj devas loĝi en aliaj landoj ne nur pro militoj, sed ankaŭ pro malriĉeco, aŭ aliaj krizoj rilataj al klimato (trosekeco, manko de manĝaĵo ktp). Sed kiel normala persono, kiel oni povus helpi pli (alimaniere ol donaci aĵon, doni monon, voĉdoni)? Mi pensas ke Esperanto (kaj ajna alia rapide lernebla helplingvo "auxlang") povas helpi. Ju pli rapide oni povas komuniki kion oni bezonas kun komforto, des pli rapide oni sentas sin hejme. Kaj des pli rapide oni povas atingi pli bonajn vivkondiĉojn kaj socian bonfarton. Kaj Esperanto permesas tion. Ĝi estas rapide lernebla pro la malesto de esceptoj, kaj pro la reuzo de elementoj aŭ reguloj kiujn oni jam konas. Kaj ĝi rapide donas komforton al la uzanto ĉar se oni respektas la regulojn, oni ne bezonas timi ĉu frazo sonas malnature aŭ ne. Frazo laŭgramatika estas frazo ĝusta. Kaj oni ne bezonas "finan venkon" kie ĉiuj povus paroli la lingvon por ke Esperanto (aŭ tia lingvo) estu utila. Se oni jam povas trovi kelkajn homojn en ĉiuj urboj kiuj pretas helpi, kaj kiuj povas kompreni danke al Esperanto, tio jam estas signifa progreso. Kaj kiel dirite, lerni Esperanton ne postulas multe da tempo. Kaj tio altigas iomete la ŝancon trovi subtenon se poste, senvole, oni iĝas rifuĝinto. Popularigi Esperanton ne estas malfacile. Iu ajn povas helpi per simple uzi ĝin. Kelkaj personoj volos helpi eĉ pli per la kreado de enhavo kiel libroj, artikoloj kaj videoj, sed tio ne estas nepre bezonata. Simple sendi mesaĝojn en Esperanto en sociaj retoj de tempo al tempo, kaj diskonigi bonajn aferojn en Esperanto jam estas granda kontribuo. Tio altigas la kvanton kaj videblecon de aferoj en Esperanto, kio helpas postajn homojn lerni ĝin kaj daŭre uzi ĝin. Kaj tio altigas la disponeblecon kaj uzeblecon de facila kaj rapide lernebla lingvo por tiuj kiuj bezonas tion. Uzi specialan lingvon ne estas magia solvo al mondaj problemoj. Fakte, magia solvo al mondaj problemoj ne ekzistas. Sed uzi Esperanton aŭ alian helpan lingvon estas reala solvo al multaj problemoj rilataj al komunikado. Tio estas plia kontribuo en la ĝusta direkto, al mondo kun malpli da problemoj.